Sergei Lavrov: Rusio liveras armilojn al Sirio por bati terorismon
  2015-09-14 13:14:56  Ma

Dimanĉe rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Rusio plu kunlaboros kun Sirio en milita tekniko tute por kontraŭbatali terorismon.

Li reasertis, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato estas unu el ĉefaj minacoj de la monda sekureco. En la pasintaj tri jaroj, la grupo ekokupis grandan parton da teritorio de Irako kaj Sirio kaj intencis grandigi sian influon en la nord-afrika regiono. La registara armeo de Sirio estas efika forto en la batalo kontraŭ Islama Ŝtato, kaj estas absurde forpuŝi ĝin el la batalo.

Lavrov diris, ke Rusio liveras armilojn al Sirio, kaj estas neeviteble, ke ĝi sendu militajn specialistojn al Sirio por helpi ilin uzi tiujn armilojn.