Novaĵoj (Septembro 01)
  2015-09-14 17:24:33  Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio forte antaŭenpuŝos akvoutiligan servon en Tibeto; Ĉinio kaj Afriko altigos nivelon de duflanka kunlaboro. Sekve estos la programero "Saluton, Esperantujo". Ni elsendos intervjuon de Mirinda al Liu Xiaolan, filino de Verda Majo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

En estontaj kvin jaroj, Ĉinio fortigos helpon al Tibeto en la utiligo de akvaj resursoj. Antaŭ 2020 Tibeto akiros evidentajn progresojn en ŝparado de akvo, kampara akvoutiliga konstruado, antaŭzorgo kaj redukto de katastrofoj, protekto de ekologio de altebenaĵaj riveroj kaj lagoj, reformado kaj administro de la utiligo de akvaj resursoj.

Dimanĉe en Lasao okazis la 7a laborkunveno pri helpo al Tibeto. Ĉina ministro pri akvaj resursoj Chen Lei diris, ke la estontaj kvin jaroj estos ŝlosilaj por realigo de transpaŝa disvolviĝo de Tibeto kaj ankaŭ decidaj por ampleksa konstruado de modere prospera socio. Oni devas akceli la solvadon de demandoj pri akvo, elektro, irigacio kaj antaŭzorgo de inundo, kiuj rekte koncernas la interesojn de tibetaj paŝtistoj kaj terkulturistoj.

Lin Songtian, direktoro de la Afrika Sekcio de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke la pintkunveno de la ĉina-afrika kunlaboro jarfine en Johanesburgo de Sud-Afriko akcelos ampleksan transformiĝon de ĉina-afrikaj rilatoj. Li diris, ke la duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro estos altgradigita de ordinaraj komercaj kontaktoj al komerco de prilaborado, kunlaboro en industria produktkapablo kaj teknika transigo, kaj de tradicia konstrukontrakto al investo kaj financa kunlaboro.

Sabate kaj dimanĉe en Bankoko okazis la sepa kunveno de la ĉina-tajlanda komisiono pri fervoja kunlaboro. La du flankoj konsiliĝis pri efektivigebleco de fervoja konstruado, detala dezajno, kontrakto de la konstruado, planoj pri komuna investo kaj financado kaj kadra interkonsento inter la dulandaj registaroj pri fervoja kunlaboro kaj venis en akordon pri multaj temoj.

Laŭ la ĉina ambasadorejo en Tajlando, la sepa kunveno de la ĉina-tajlanda komisiono pri fervoja kunlaboro estis kunprezidita de Wang Xiaotao, vic-ĝeneral-direktoro de la ĉina Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformado, kaj Arkhom Termpittayapaisith, tajlanda ministro pri transporto.

Laŭ freŝaj informoj, publikigitaj de la marborda gardistaro de Grekio en dimanĉo, la sinko de ŝipo kun rifuĝintoj, kiu okazis tiutage, kaŭzis morton de 34 homoj, inkluzive de 15 infanoj.

La ŝipo kun turkaj rifuĝintoj sinkis en la maro proksima al la insulo Farmakonissi je 350 kilometroj sudoriente de Ateno. Postvivantoj diris, ke la ŝipo transportis preskaŭ 120 homojn. Nun ankoraŭ iras la serĉado.

La aŭstra fervoja kompanio dimanĉe vespere deklaris, ke laŭ peto de Germanio, ekde la 17a horo en tiu tago ĉiuj trajnoj el Aŭstrio al Germanio estos haltigitaj por 12 horoj.

Aŭstra ĉefministro Werner Fayman kaj vicĉefministro Reinhold Mitterlehner okazigis kunvenon pri la krizo de rifuĝintoj. Fayman diris post la kunveno, ke malgraŭ tio, ke Germanio alprenis novan rimedon de kontrolo al enirontaj rifuĝintoj, Aŭstrio ne enkondukos ekstrajn rimedojn de konstrolo kaj regado al la senĉese enfluantaj rifuĝintoj el Hungario, tamen daŭros plu la specimena kontrolo ĉe la landlimo kun Hungario.

Lokaj amaskomunikiloj diris, ke ĉirkaŭ 1 800 rifuĝintoj kaj ordinaraj pasaĝeroj estas en trajnoj al Germanio.

Nicola Sturgeon, unua ministro de Skotlando, dimanĉe diris, ke la Skota Nacia Partio sub ŝia gvidado refoje lanĉos referendumon pri la sendependiĝo de Skotlando disde Britio.

Sturgeon diris, ke en la venonta jaro okazos la elektado de la skota parlamento, kaj la Skota Nacia Partio prezentos la horaron de la venonta referendumo en sia manifesto por la elekt-kampanjo.

En la lasta septembro la partio lanĉis referendumon pri la sendependeco de Skotlando, tamen ĝia propono ne estis adoptita pro la opono de 55% da voĉoj. La kampanjo por la sendependiĝo malsukcesis, tamen kreskis la influo de la partio. Maje en la ĝenerala elektado de Britio la partio akiris 56 el la 59 sidlokoj de la brita parlamento por Skotlando kaj fariĝis la tria granda partio en la parlamento.

La rezulto de plej freŝa opinisondo montris, ke 55% da skotoj voĉdonos por la sendependiĝo, se Skotlando refoje okazigos referendumon.

Dimanĉe rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Rusio plu kunlaboros kun Sirio en milita tekniko tute por kontraŭbatali terorismon.

Li reasertis, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato estas unu el la ĉefaj minacoj de la monda sekureco. En la pasintaj tri jaroj, la grupo ekokupis grandan parton da teritorio de Irako kaj Sirio kaj intencis grandigi sian influon en la nord-afrika regiono. La registara armeo de Sirio estas efika forto en la batalo kontraŭ Islama Ŝtato, kaj estas absurde forpuŝi ĝin el la batalo.

Lavrov diris, ke Rusio liveras armilojn al Sirio, kaj estas neeviteble, ke ĝi sendu militajn specialistojn al Sirio por helpi ilin uzi tiujn armilojn.

Almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 43 aliaj vunditaj en eksplodo ĉe buso-stacio en la urbo Multan, centra Pakistano.

Oni ankoraŭ ne scias la kaŭzon de la eksplodo. La polico diris, ke la eksplodo okazis eble pro kolizio de veturilo puŝata de homo kontraŭ motorciklo kun bombo aŭ pro telekomanda eksplodaĵo de militemuloj. La vunditoj estis transportitaj al proksima hospitalo, kaj almenaŭ 11 el ili estis grave vunditaj.

Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif forte kondamnis la atakon kaj instrukciis la hospitalon doni plej bonan kuracadon al la vunditoj.

Ankoraŭ neniu organizo deklaris respondecon pri la okazaĵo.

Afgana oficialulo lunde diris, ke tiutage militantoj de Talibano atakis prizonon en la provinco Ghazni, orienta Afganio. Ili liberigis pli ol 350 enprizonigitojn kaj mortpafis 4 gardistojn.

Ahmadi, vicprovincestro de Ghazni diris al raportistoj, ke ĉirkaŭ la 2a horo frumatene la militantoj komencis atakon al la enirejo de la prizono kaj batalis kontraŭ la gardistoj. Poste 6 militantoj ŝajnigitaj kiel policanoj eniris la prizonon kaj helpis malliberulojn eskapi. Oni konfirmis, ke eskapis 352 malliberuloj, inkluzive de pluraj severe kondamnitaj.

Okazis du suicidaj atakoj dimanĉe matene en la Malproksim-Norda Regiono de Kamerunio, kaj almenaŭ 10 homoj estis mortigitaj kaj 14 aliaj vunditaj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la atakoj okazis respektive en loko dense loĝata de niĝeriaj rifuĝintoj kaj ĉe la enirejo de iu bazaro en la urbeto Kolofatala de la Malproksim-Norda Regiono, proksima al la landlimo kun Niĝerio. La raportoj diris, ke la atakoj eble estis faritaj de membroj de la ekstremisma grupo Boko Haram.

Finiĝis la novaĵoj!