EU pluvalidigas sankciojn pri ukraina krizo je ses monatoj
  2015-09-15 15:14:58  Yu Rongkang

Eŭropa Unio lunde deklaris pluvalidigi sankciojn kontraŭ individuoj kaj institucioj rilataj al la ukraina krizo ĝis marto de la venonta jaro.

Komunikaĵo de Eŭropa Konsilio diris, ke la nuna situacio en Ukrainio ne taŭgas por ŝanĝo de la sankcioj aplikitaj pro la ukraina krizo.

La pluvalidigitaj sankcioj, kiuj devus eksvalidiĝi en la 15a de tiu ĉi monato laŭ la origina decido, tuŝas 149 individuojn kaj 37 instituciojn el Rusio, Krimeo kaj orienta Ukrainio. Eŭropa Unio enkondukis la sankciojn kontraŭ tiuj individuoj kaj institucioj akuzitaj pri damaĝo al la suvereneco, teritoria integreco kaj sendependeco de Ukrainio. Estas malpermesita Ia eniro de tiuj individuoj kaj institucioj en Eŭropan Union, kaj iliaj aktivoj en EU estas frostigitaj.