Dekmiloj da japanoj protestas kontraŭ sekurecaj leĝprojektoj
  2015-09-15 15:15:23  Yu Rongkang

Ĉirkaŭ 4,5 dekmiloj da japanoj lunde sieĝis la domon de la japana Dieto por protesti kontraŭ sekurecaj leĝprojektoj.

Vespere en tiu tago homoj el diversaj lokoj de la tuta lando kaj kun fluoreskaj bastonetoj aŭ standardoj en la manoj manifestaciis ĉirkaŭ la domo de la Dieto. Ankaŭ parlamentanoj el opoziciaj partioj aliĝis la la manifestacio. Ili forte oponis la sekurecajn leĝprojektojn.