Novaĵoj (Septembro 15)
  2015-09-15 17:09:52  Ma

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina delegito eksplikis starpunkton de Ĉinio en Ĝenerala Konferenco de Internacia Atom-Energia Agentejo; dekmiloj da japanoj protestas kontraŭ sekurecaj leĝprojektoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĝenerala direktoro de la Nacia Atom-Energia Agentejo de Ĉinio Xu Dazhe lunde faris paroladon en la Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Kiel ĉina delegaciestro por la konferenco Xu eksplikis la starpunkton de Ĉinio pri nukleenergia tekniko, internacia kunlaboro kaj nuklea sekureco.

Xu diris, ke tiu ĉi jaro markas la 60an datrevenon de establo de la ĉina nuklea industrio. Post kelkdek-jara klopodo Ĉinio starigis kompleton da nukle-industria sistemo kaj realigis memstaran disvolviĝon.

Li emfazis, ke Ĉinio aktive partoprenas en internacia nuklea sekuriga sistemo, inkluzive de la nuklea pintkunveno kaj klopodas plenumi siajn devojn kaj altigi la kapablon de nuklea sekurigo.

Ĉirkaŭ 4,5 dekmiloj da japanoj lunde sieĝis la domon de la japana Dieto por protesti kontraŭ sekurecaj leĝprojektoj. Vespere en tiu tago homoj el diversaj lokoj de la tuta lando kaj kun fluoreskaj bastonetoj aŭ standardoj en la manoj manifestaciis ĉirkaŭ la domo de la Dieto. Ankaŭ parlamentanoj el opoziciaj partioj aliĝis la la manifestacio. Ili forte oponis la sekurecajn leĝprojektojn.

La japana ĵurnalo Asahi Shimbun marde publikigis rezulton de freŝa opinisondo, ke proksimume 70% da japanoj oponas al la Dieto adopti la sekuecajn leĝprojektojn, kiujn forte antaŭenpuŝas la kabineto de Abe Shinzo.

Laŭ la rezulto de la opinisondo, 68% da vizititoj oponas al la Dieto adopti la leĝprojektojn antaŭ la fermo de sesio en la 27a de septembro, kaj 20% da vizititoj subtenas adopton de la leĝprojektoj. La rezulto montris ankaŭ, ke la proporcio de subteno al la nuna kabineto falis ĝis 20%, je 2 procentpunktoj malpli multe ol tiu antaŭ duonmonato.

Internaferaj ministroj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio lunde kunvenis. Ili akordiĝis pri delokado de 40 000 rifuĝintoj restantaj en Italio kaj Grekio ene de du jaroj.

Jean Aselborn, vicĉefministro kaj eksterlandafera ministro de Luksemburgio, deĵoranta prezidanto-lando de EU, diris en komunikaĵo, ke la decido havas gravan politikan signifon, ĉar nur surbaze de tio EU povas pridiskuti planon pri delokado de rifuĝintoj. La decido servas al rifuĝintoj, kiuj atingis aŭ atingos Italion aŭ Grekion por serĉi azilon en la periodo de la 15 de aŭgusto de 2015 ĝis la 16 de septembro de 2017.

EU liveros subvencion al membroŝtatoj, kiuj akceptas rifuĝintojn. Ĉiu el tiuj landoj akiros 6 000 eŭrojn por unu rifuĝinto.

La Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvado publikigis raporton lunde en Ĝenevo, dirante, ke en la lastaj 20 jaroj miliardo da homoj liberiĝis el malriĉeco, kaj tiel duone reduktiĝis la nombro de tutmondaj malriĉuloj.

La raporto nomata "de decido al agado" diris, ke en la lastaj 20 jaroj, kelkcent milionoj da homoj fariĝis membroj de la meza klaso, kaj iuj evoluantaj landoj fariĝis gravaj motoroj de la tutmonda disvolvado. Ekstrema malriĉeco estos komplete eliminita post la klopodo de kelkaj generacioj.

Ĝenerala sekretario de la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvado Mukhisa Kituyi diris en deklaro, ke la malriĉeco estis multe mildigita en la tuta mondo, tamen restas malriĉeco kaj neegaleco inter diversaj landoj kaj en la interno de tiuj landoj, tial necesas senprecedenca klopodo por atingi celojn de daŭripova disvolvado de la tuta mondo.

La egipta Ministerio pri Internaj Aferoj lunde publikigis deklaron, dirante, ke dimanĉe en kontraŭterorisma agado en okcidenta dezerto, egiptaj trupoj kaj policaj fortoj prenis veturilon kiel teroristan objektivon kaj pafis al ĝi, 12 homoj estis mortigitaj kaj 10 aliaj vunditaj.

Lokaj armeanoj kaj policanoj konfirmis, ke homoj en la veturilo estis ne teroristoj, sed meksikaj turistoj, tamen la veturilo eniris la malpermesitan zonon. La retejo de la egipta ĵurnalo AL-AHRAM raportis, ke estis identigitaj 7 meksikanoj inter 12 mortintoj. La prokurorejo malkaŝis, ke kadavroj de la mortintoj havas brulvundon.

Meksika prezidento Enrique Pena Nieto kondamnis akcidentan atakon, kaj postulis, ke la egipta registaro fari ĉiuflankan enketon pri la evento. La dulandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj telefone interparolis. La egipta ministro funebris pri la meksikaj viktimoj kaj faris klarigon pri la evento al la meksika flanko.

Laŭ informoj de la meksika Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, meksika eksterlandafera ministro sendos reprezentanton al Egiptio por traktado de rilataj aferoj.

Eŭropa Unio lunde deklaris pluvalidigi sankciojn kontraŭ individuoj kaj institucioj rilataj al la ukraina krizo ĝis marto de la venonta jaro.

Komunikaĵo de Eŭropa Konsilio diris, ke la nuna situacio en Ukrainio ne taŭgas por ŝanĝo de la sankcioj aplikitaj pro la ukraina krizo.

La pluvalidigitaj sankcioj, kiuj devus eksvalidiĝi en la 15a de tiu ĉi monato laŭ la origina decido, tuŝas 149 individuojn kaj 37 instituciojn el Rusio, Krimeo kaj orienta Ukrainio. Eŭropa Unio enkondukis la sankciojn kontraŭ tiuj individuoj kaj institucioj akuzitaj pri damaĝo al la suvereneco, teritoria integreco kaj sendependeco de Ukrainio. Estas malpermesita Ia eniro de tiuj individuoj kaj institucioj en Eŭropan Union, kaj iliaj aktivoj en EU estas frostigitaj.

La nacia televido de Irano raportis, ke irana vicministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir-Abdullahian lunde diris, ke Irano ne fermos sian ambasadorejon en Jemeno.

Responde al raportoj pri fermo de irana ambasadorejo en Jemeno, Amir-Abdullahian diris, ke irana ambasadoro al Jemeno lastatempe revenis al la patrolando por konsulti kuraciston; Irano neniam planis fermi sian ambasadorejon en Jemeno, tamen ĝi atentigis Saud-Arabion pri la sekureco de sia ambasadorejo en Jemeno. Li diris ankaŭ, ke Irano subtenas politikan solvadon de la jemena krizo kaj kredas, ke militaj rimedoj profitigos neniun el la du flankoj de la konflikto. Irano subtenas la jemenan popolon kontraŭbatali terorismon kaj volas liveri al ili politikajn kaj humanitarajn subtenojn.

Finiĝis la novaĵoj!