Novaĵoj (Septembro 16)
  2015-09-16 17:56:07  Ma

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Usono; Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj fokusiĝas al venko de la monda kontraŭfaŝisma milito. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang merkrede deklaris, ke laŭ invito de usona prezidento Barack Obama, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Usono de la 22a ĝis la 25a de septembro.

Laŭ invito de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, Xi ĉeestos la pintkuvenojn de la 70a datreveno de la fondiĝo de UN en Nov-Jorko de la 26a ĝis la 28a ĉimonate.

Merkrede malfermiĝis la Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj, kunorganizita de la Ĉina Societo por Studo de Homaj Rajtoj kaj la Ĉina Fondaĵo por Disvolvado de Homaj Rajtoj. Pli ol cent altrangaj funkciuloj, specalistoj kaj kleruloj, kaj respondeculoj de rilataj institucioj el pli ol 30 landoj kaj regionoj sincere interŝanĝas opiniojn kaj diskutas pri la temo Paco kaj Disvolvado: Venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj Progreso de Homaj Rajtoj.

Luo Haocai, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Societo por Studo de Homaj Rajtoj, diris en la inaŭguro, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la venko de la Dua Mondmilito, kaj la forumo, kiu okazas en tiu ĉi specifa jaro, havas profundan signifon.

Marde en Bruselo okazis la tria kunveno de Altnivela Interhoma Dialogo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong prezidis la kunvenon kune kun komisionano de Eŭropa Unio pri eduko, kulturo, junularo kaj sporto Tibor Navracsics.

Liu diris, ke en la pasintaj tri jaroj de post sia establo, la mekanismo de la Altnivela Interhoma Dialogo akiris rimarkindan atingon kaj formis kune kun politika interfido, ekonomia kaj komerca kunlaboro tri ĉefajn kolonojn, kiuj antaŭenpuŝas disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Ŝi diris, ke ĉi-foja kunveno, kiu koincidas kun celebrado de la 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, havas gravan signifon por efektivigo de grava interkonsento de la duflankaj gvidantoj pri starigo de partnereco por paco, kresko, reformado kaj civilizacio.

Navracsics diris, ke interhomaj interŝanĝoj ludas la gvidan rolon en rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio. La ideo "serĉi harmonion, sed ne unuformecon" helpas akceli interkomprenon kaj reciprokan fidon inter la du flankoj kaj realigi kunfandiĝon de la orienta kaj okcidenta civilizacioj. Li aldonis, ke Eŭropa Unio volas plifortigi interhomajn interŝanĝojn kun Ĉinio en la spirito de malfermo kaj reciproka respekto.

Konstanta vicdelegito de Ĉinio al UN Wang Min marde diris, ke la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando helpas protekti la internacian sistemon de nuklea ne-disvastigo kaj akceli pacon kaj stabilecon de Mezoriento. Ĉinio esperas, ke ĉiuj rilataj partioj kune efektivigos la interkonsenton.

Wang faris la rimarkon en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri ekzameno de laborraporto de la komisiono pri sankcioj kontraŭ Irano. Li diris, ke la atingo de la ampleksa interkonsento estis la unua paŝo al konvena solvado de la irana nuklea demando, kaj estas pli gravaj la efektivigo de la interkonsento kaj aliaj sekvaj laboroj. La irana nuklea demando estas tre komplika, kaj oni certe alfrontos diversajn demandojn, malfacilojn kaj eĉ defiojn en la dek-jara efektivigo de la interkonsento. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj iros vidalvide kaj instigos Iranon komuniki kaj kunlabori kun la Internacia Atom-Energia Agentejo.

Saud-arabia oficiala novaĵ-agentejo marde raportis, ke saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud publikigis ordonon doni helpojn al familioj de la mortintoj kaj vunditoj pro la disfalo de gruo en la grandioza moskeo de Mekko, inkluzive de mona kompenso kaj helpo por plenumo de haĝo.

Laŭ la ordono de la reĝo, Saud-Arabio donos milionon da rialoj al familio de ĉiu mortinto, saman sumon al ĉiu dumvive kripligita vundito kaj 500 mil rialojn al ĉiu el aliaj vunditoj. La ordono klare indikis, ke la kompenso ne signifas senigi familiojn de la mortintoj kaj la vunditojn je aliaj justaj rajtoj kaj interesoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban ki-moon marde nomumis tri-membran sendependan teamon, kiu respondecos pri mekanismo de la komuna enketo de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj kaj UN por konstati partion respondecan pri kemiaj atakoj en Sirio.

Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, tiutage voĉlegis la nomumon. Ban refoje alvokis en deklaro, ke ĉiuj partioj de Sirio plene kunlaboru kun mekanismo de la komuna enekto. Li esperis akiri subtenojn de la Sekureca Konsilio kaj la internacia komunumo por certigi efikan efektivigon de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

La Palestina Liberiga Organizo marde apelaciis, ke la Sekureca Konsilio de UN okazigu urĝan kunvenon por diskuti pri eskalado de konflikto inter Palestino kaj Israelo ĉe la moskeo Al Aqsa de Jerusalemo.

Samtage la plenuma komitato de la Palestina Liberiga Organizo okazigis urĝan kunvenon en Ramallah en Cisjordanio. La deklaro publikigita post la kunveno alvokis, ke palestinanoj klopodu kun la internacia komunumo por malhelpi Israelon apartigi parton kiel judisman preĝejon el la moskeo AL Aqsa.

Jordania ministro pri informoj kaj registara proparolanto diris, ke la jordania registaro forte kondamnas entrudiĝon de israelaj policanoj en la moskeon Al Aqsa, opiniante, ke tia provoko intencas perforte ŝanĝi la nunan staton de la plej sentema zono de Mezoriento.

Marde la libia Ĉambro de Reprezentantoj deklaris sian oponon kontraŭ la antaŭe atingita amendo de politika interkonsento, dirante, ke ĝi jam retiris siajn reprezentantojn por la paca intertraktado el Maroko.

Proparolanto de la Ĉambro de Reprezentantoj diris, ke la Ĉambro ne oponas projekton de la politika interkonsento, kiun iniciatis UN por fini la konflikton en Libio, sed malkonsentas la amendon.

Jemena prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi ekziliĝinta en Saud-Arabio marde dekretis nomumon de pluraj ministroj de nova registaro, inkluzive de ministro pri petrolo kaj minerala produkto, ministro pri junularo kaj sporto kaj ministro pri sano.

Lastatempe la multlanda koalicia armeo sub la gvidado de Saud-Arabio, kaj la registara armeo de Jemeno, subtenanta prezidenton Hadi, reprenis grandan parton de suda Jemeno, kaj nun ili intense batalas kontraŭ la grupo Houthi. La jemena registaro sin preparas por sia reveno al la patrolando kaj por rekonstruado de la lando.

Finiĝis la novaĵoj!