Novaĵoj (Septembro 17)
  2015-09-17 16:32:53  Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio malaltigis sojlon de aliro de fremdlandaj investoj; siria prezidento Bashar al-Assad kulpigas Eŭropon pri tajdo de rifuĝintoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Funkciulo el la Nacia Komisiono de Disvolvo kaj Reformado diris merkrede en Pekino, ke danke al efektivigo de novaj rimedoj iom post iom montriĝas efiko kaj rezulto de la reformado de Ĉinio kaj altiĝis la nivelo de pord-malfermo al la ekstero.

La ĉina registaro prenas ampleksan profundigon de reformado kiel gravan punkton en administrado kaj movforton por rapida kresko de la ĉina ekonomio.

Lian Weiliang, vic-ĝeneral-direktoro de la Ŝtata Komisiono de Disvolvo kaj Reformado, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio malaltigis la sojlon de aliro de fremdlandaj investoj kaj pligrandigis la malfermon al servoj kaj ĝenerala fabrikado. La nombro de limigoj malpliiĝis de 79 ĝis 38, kaj la nombro de malpermesitaj programoj estis reduktita ĝis 36.

Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi, speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, renkontiĝis kun usona vicprezidento Joseph Biden merkrede en Los-Anĝeleso.

Yang diris, ke de post la renkontiĝo de ĉina prezidanto Xi kaj usona prezidento Obama en Sunnylands la konstruado de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono akiris gravan progreson. La ĉeesto de Biden al la ferma ceremonio de la unua ĉina-usona pintkunveno de malalt-karbonaj urboj reflektas gravan gravecon donitan de Usono al la pintkunveno kaj la duflanka kunlaboro en respondo al klimata ŝanĝiĝo. Li diris, ke baldaŭ prezidanto Xi oficale vizitos Usonon invitite de prezidento Obama, kaj tio havas gravan signifon por la duflankaj rilatoj kaj la disvolvado de internacia situacio.

Biden diris, ke Usono kaj Ĉinio havas vastajn komunajn interesojn, kaj plua disvolvado de la duflankaj rilatoj alportos profundan kaj gravan influon al paco kaj prospero de la mondo. Li asertis, ke la usona flanko bonvenigas prezidanton Xi fari ŝtatan viziton al Usono kaj atendas profundan interŝanĝon de la dulandaj ŝtatestroj pri la duflankaj rilatoj kaj gravaj regionaj kaj internaciaj demandoj.

Usona prezidento Barack Obama merkrede diris, ke lia baldaŭa renkontiĝo kun ĉina prezidanto Xi Jinping estos utila kaj estigos multajn rezultojn.

Obama tiutage prelegis al membroj de la Komerca Rondtablo en Vaŝingtono. Responde al demandoj post la prelego, li diris, ke la usona-ĉina pintkunveno akiros pozitivan progreson almenaŭ ĉirkaŭ la temoj de energio, klimata ŝanĝiĝo kaj plibonigo de traktado fare de Ĉinio al investantoj. Li aldonis, ke ankaŭ la interreta sekureco estos unu el la gravaj diskutotaj temoj.

Pro forta opono de la opoziciaj partioj, ne povis glate iri la repliko pri sekurecaj leĝprojektoj, kiun la japana reganta partio planis okazigi merkrede nokte en la Senato, kaj prezidanto de la speciala komitato de la Senato estis publike akuzita. La kunveno estis en malordo.

La opoziciaj partioj okupis la trairejojn al la kunvenejo de la Dieto por malhelpi la aliron de Yoshitada Kounoike, prezidanto de la speciala komitato de la Senato, kaj pro tio ne povis okazi la planita repliko de ĉefministro nek povis daŭri proceduro de la sekurecaj leĝprojektoj.

Je 45 minutoj post la 9a horo jaŭde matene Kounoike anoncis okazigi kunvenon de la speciala komitato de la Senato. Tamen poste la opoziciaj partioj prezentis mocion pri malkonfido, akuzante lin. Li konfidis sian povon al Sato Masahisa, senatano el la Liberal-Demokratia Partio kaj foriris. Pro la forta opono de la opoziciaj partioj stagnis la kunveno.

Ekster la domo de la Dieto dekmiloj da japanoj tagnokte protestis kontraŭ la sekurecaj leĝprojektoj spite al pluvo. La voĉo resonis trans la ĉielo.

La Araba Novaĵ-Agentejo de Sirio merkrede raportis, ke siria prezidento Bashar al-Assad diris lastatempe intervjuate de rusaj mediatoj, ke Eŭropo devas respondeci pri la nuna krizo el rifuĝintoj.

La agentejo merkrede publikigis plenan tekston de komuna intervjuo de rusaj mediatoj. Responde al demando pri la eniro de granda nombro da rifuĝintoj en Eŭropon, Bashar respondis, "La demando ne estas simple pri akcepto de rifuĝintoj, sed kuŝas en tio, ke Eŭropo ne solvis la demandon ĉe la fonto. Eŭropo devas haltigi la subtenojn al teroristoj, se ili estus maltrankvilaj pri la sorto de la rifuĝintoj."

Bashar kritikis eŭropajn landojn, ke ili ĉiam traktas la sirian problemon per duobla kriterio. Li diris, ke ili nomas ekstremismajn militantojn en Sirio "mildaj opoziciuloj", kaj ilin protektas.

Bashar ankaŭ alvokis, ke ĉiuj partioj unuiĝu por bati terorismon kaj solvi la sirian demandon per dialogo kaj en politika maniero.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede disdonis komenton, dirante, ke ĉiuj rilataj partioj devas klopodi sub la gvidado de UN por bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la batalo kontraŭ Islama Ŝtato devas esti bazita sur internacia leĝo, kaj la Sekureca Konsilio de UN devas ludi decidan rolon. La rusa flanko ankoraŭ opinias, ke la registara armeo de Sirio estas la ĉefa forto de la rezisto kontraŭ Islama Ŝtato en Sirio.

Generalo Lloyd Austin, ĉefo de la Usona Centra Komandejo, merkrede diris, ke nur 4 aŭ 5 siriaj ribeluloj, trejnitaj de Usono, partoprenas en la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

Tiutage Austin diris, ke reveninte al Sirio en julio, 54 siriaj ribeluloj trejnitaj de la usona armeo estis atakitaj de "Fronto Nusra", branĉo de Al-Qaeda, iuj el ili estis mortigitaj, iuj forkaptitaj kaj aliaj forkuris. Nun nur 4 aŭ 5 trejnitaj ribeluloj partopenas en operaco kontraŭ Islama Ŝtato.

Austin konfesis, ke la usona armeo ne povas laŭplane trejni 5 400 siriajn ribelulojn en la kuranta jaro.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas merkrede diris, ke palestinanoj neniel permesas al Israelo dividi sanktejon en la malnova urbo de Jerusalemo.

Abbas okazigis kunvenon de palestinaj gvidantoj de Orient-Jerusalemo tiutage en la urbo Ramallah en Cisjordanio. Li diris en la kunveno, ke palestinanoj neniel permesas al Israelo dividi la malnovan urbon de Jerusalemo, en kiu troviĝas la moskeo al-Aqsa, kaj ĉiuj palestinanoj kontribuos por protekto de Jerusalemo.

Abbas emfazis, ke la venonta palestina ŝtato devas preni Orient-Jerusalemon kiel la ĉefurbon, kaj palestinanoj plenforte klopodos por protekti Jerusalemon.

Dimanĉe la israela polico entrudiĝis en la moskeon al-Aqsa je la preteksto serĉi manifestaciantojn, kiuj kaŝis ŝtonojn kaj brulbombojn, kio kaŭzis konflikton inter palestinanoj kaj policanoj.

Ĉilia prezidentino Michelle Bachelet marde vespere diris, ke pro la fortega tertremo kvin homoj mortis kaj unu alia malaperis.

Bachelet diris tiutage en gazetara konferenco en la prezidentejo, ke la registaro jam deklaris, ke la regiono trafita de la tertremo estu en krizokaza stato, kaj ke ŝi inspektos la trafitan regionon kiel eble plej frue.

La 8,4-magnituda tertremo okazis je la 19a horo, 54 minutoj kaj 28 sekundoj merkrede laŭ la loka tempo.

Finiĝis la novaĵoj!