Rusio alvokas komunan batalon sub gvidado de UN kontraŭ Islama Ŝtato
  2015-09-17 16:19:48  Ĝoja

La rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj merkrede disdonis komenton, dirante, ke ĉiuj rilataj partioj devas klopodi sub la gvidado de UN por bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato.

La rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la batalo kontraŭ Islama Ŝtato devas esti bazita sur internacia leĝo, kaj la Sekureca Konsilio devas ludi decidan rolon. La rusa flanko ankoraŭ opinias, ke la registara armeo de Sirio estas la ĉefa forto de la rezisto kontraŭ Islama Ŝtato en Sirio.