Usono: Nur 4 aŭ 5 trejnitaj ribeluloj aliĝis al batalo kontraŭ Islama Ŝtato
  2015-09-17 16:20:06  Ĝoja

Generalo Lloyd Austin, ĉefo de la Usona Centra Komandejo, merkrede diris, ke nur 4 aŭ 5 siriaj ribeluloj, trejnitaj de Usono, partoprenas en la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

Tiutage Austin diris, ke reveninte al Sirio en julio, 54 siriaj ribeluloj trejnitaj de la usona armeo estis atakitaj de "Fronto Nusra", branĉo de Al-Qaeda, iuj el ili estis mortigitaj, iuj forkaptitaj kaj aliaj forkuris. Nun nur 4 aŭ 5 trejnitaj ribeluloj partopenas en operaco kontraŭ Islama Ŝtato.

Austin konfesis, ke la usona armeo ne povas laŭplane trejni 5 400 siriajn ribelulojn en la kuranta jaro.