Sirio: Eŭropo devas respondeci pri krizo el rifuĝintoj
  2015-09-17 16:20:37  Ĝoja

La Araba Novaĵ-Agentejo de Sirio merkrede raportis, ke siria prezidento Bashar al-Assad diris lastatempe intervjuate de rusaj mediatoj, ke Eŭropo devas respondeci pri la nuna krizo el rifuĝintoj.

La agentejo merkrede publikigis la plenan tekston de komuna intervjuo de rusaj mediatoj. Responde al demando pri la eniro de granda nombro da rifuĝintoj en Eŭropon, Bashar respondis, "La demando ne estas simple pri akcepto de rifuĝintoj, sed kuŝas en tio, ke Eŭropo ne solvis la demandon ĉe la fonto. Eŭropo devas haltigi la subtenojn al teroristoj, se ili estus maltrankvilaj pri la sorto de rifuĝintoj."

Bashar kritikis eŭropajn landojn, ke ili ĉiam traktas la sirian problemon per duobla kriterio. Li diris, ke ili nomas ekstremismajn militantojn en Sirio "mildaj opoziciuloj", kaj ilin protektas.

Bashar ankaŭ alvokis, ke ĉiuj partioj unuiĝu por bati terorismon kaj solvi la sirian demandon per dialogo kaj en politika maniero.