Komitato de japana senato adoptis sekurecajn leĝprojektojn
  2015-09-17 18:25:02  Yu Rongkang

Speciala komitato sub la supera ĉambro de la japana nacia Dieto adoptis sekurec-rilatajn leĝprojektojn, kiujn forte subtenas la kabineto.

La adopto sen fina debato pri la leĝprojektoj ebenigis la vojon por voĉdono pri la leĝprojektoj en plena sesio de la ĉambro.

La japana reganta tendaro gvidata de ĉefministro Shinzo Abe akiris la majoritaton en la supera ĉambro, signifante, ke la disputataj leĝprojektoj estos aprobitaj en la venonta plena sesio plej frue en ĵaŭdo.

La opoziciaj partioj diris pli frue, ke se la leĝprojektoj estos aprobitaj de la komitato, ili espereble lanĉos rezolucion de respondecigo kontraŭ la ĉefministro kaj mocio de malkonfido kontraŭ la kabineto de Abe por prokrasti la voĉdonon.