Ukrainio publikigis liston de sankcioj kontraŭ Rusio
  2015-09-17 20:07:57  Yu Rongkang

La ukraina registaro ĵaŭde publikigis liston de sankcioj kontraŭ Rusio. Celataj estas 388 naturaj personoj kaj 105 juraj personoj, inkluzive de kelkaj okcidentaj ĵurnalistoj.

Ukrainaj amaskomunikiloj diris, ke en la listo estas multaj rusaj ministroj, ĵurnalistoj, juĝistoj, krimeaj separistoj, ribeluloj de Donbas, plugkompanioj kaj amaskomunikiloj.