Novaĵoj (Septembro 18)
  2015-09-18 16:43:35  Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Usono atendas baldaŭan viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping; Eŭropa Parlamento aprobis planon por delokado de 12 mil rifuĝintoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono John Kirby ĵaŭde diris, ke la usona flanko atendas la baldaŭan ŝtatan viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono kaj tre ĝojas pro lia vizito.

Li diris en gazetara konferenco, ke la usona flanko atendas la viziton de prezidanto Xi. La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas tre gravaj. Kun la kontinua kresko de la ĉina ekonomio senĉese grandiĝas la influo de Ĉinio. La duflanka ligiteco rilatas ne nur al la pacifika regiono, sed ankaŭ al la tuta mondo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Usono de la 22a ĝis la 25a de septembro, invitite de usona prezidento Obama. Li vizitos Seatlon kaj Vaŝingtonon.

Spite al kolektiva opono de opoziciaj partioj kaj protesto de dekmiloj da civitanoj en pluvo, la speciala komitato de la japana Senato jaŭde adoptis sekurecajn leĝprojektojn per deviga voĉdono. Diversaj rondoj de la lando forte protestis kontraŭ la ago kaj postulis malhelpi validiĝon de la leĝprojektoj.

Kvin japanaj ĉefaj opoziciaj partioj kune apelaciis al Yamazaki Masaaki, prezidanto de la Senato, postulante nuligon de la deviga voĉdono. Ili ankaŭ decidis prezenti mocion de malkonfido kontraŭ la kabineto por eksigi ĉefministron Abe Shinzo kaj malhelpi voĉdonon pri la projektoj en plena sesio de la Senato.

Malgraŭ pluvo dekmiloj da japanoj merkrede protestis kontraŭ la sekurecaj leĝprojektoj ekster la domo de la Dieto.

Eŭropa Parlamento ĵaŭde aprobis per urĝa voĉdono planon, prezentitan de Komisiono de EU pri delokado de 12 mil rifuĝintoj.

Laŭ la plano, 12 mil rifuĝintoj, kiuj eniris en Italion, Grekion kaj Hungarion, estos laŭ deviga kvoto akceptitaj de membroŝtatoj de Eŭropa Unio, kaj tiuj membroŝtatoj ricevos 6 mil eŭrojn da subvencio por ĉiu rifuĝinto. Tiu, kiu ne povas akcepti rifuĝintojn, eble estos postulata pagi al EU kompenson, maksimume 0,002% de la enlanda produkto de tiu lando.

Dimitris Avramopoulos, membro de Komisiono de Eŭropa Unio pri migrado, internaj aferoj kaj civilaj aferoj, alvokis ĵaŭde en Budapesto, ke Hungario kunlaboru plu kun EU por trovi komunan kaj ĝisfundan solvon de la nuna krizo de rifuĝintoj.

Tiutage Avramopoulos konsiliĝis kun membroj de la hungara registaro pri la krizo. Sekve li diris en komuna gazetara konferenco kun hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco Peter Szijjarto kaj hungara ministro pri internaj aferoj Pinter Sandor, ke konstruado de muro ĉe landlimo estas portempa rimedo nur por konduki rifuĝintojn al alia direkto. Avramopoulos diris, ke ĉiu eŭropa lando travivas plej malfacilan tempon, kaj ne estas solvo transigi problemon al alia lando.

Szijjarto diris, ke se efika rimedo ne estus trovita, la nuna krizo ne povos esti solvita. Li diris ankaŭ, ke malgraŭ ia ajn kritiko Hungario ne permesos eniron kaj transiton de radikaluloj.

Pinter diris, ke Hungario pretas kunlabori kun EU, ĉar unuopa lando ne povas solvi la nunan problemon, kaj oni bezonas trovi komunan solvon.

Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri Sirio, ĵaŭde iris al Damasko por interparolo kun siria ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem, por solvi la sirian krizon.

Laŭ siria novaĵ-agentejo, ili diskutis pri starigo de 4 laborgrupoj konsistantaj el registaraj funkciuloj kaj opoziciuloj, kiuj respondecos pri politika transiro. Muallem diris, ke la siria registaro opinias, ke nun la batalo kontraŭ terorismo estas pli grava ol politika solvado de la krizo.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris tiutage en gazetara konferenco en Moskvo, ke se Usono petus, Rusio volonte per milita kanalo liveros al ĝi iun ajn mesaĝon pri helpoj al Sirio. Ŝi reasertis, ke Rusio kaj Sirio kunlaboros plu en kampoj, inkluzive de militafero.

Ankaŭ rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris al amaskomunikiloj, ke oni ne havas kialon eviti kunlaboron kun Sirio en la batalo kontraŭ terorismo.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde vespere publikigis gazetaran deklaron, esprimante maltranvilon pri akriĝo de konflikto lastatempe ĉe la sanktejo en la malnova urbo de Jerusalemo, kaj urĝante Palestinon kaj Israelon kune klopodi por mildigi la situacion. La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio alvokas ĉiujn partiojn sin deteni, eviti provokajn agojn kaj parolojn, kaj konservi la ekzistantan staton de la sanktejo en la malnova urbo de Jerusalemo ne nur per vortoj, sed ankaŭ per agoj.

Israela ĉefministrio Benjamin Netanyahu ĵaŭde nokte telefone konversaciis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, promesante, ke Israelo strikte konservos la ekzistantan staton de Templo-Monto.

Deklaro publikigita de la oficejo de israela ĉefministro diris, ke Netanyahu raportis al Ban la situacion ĉe Templo-Monto. Li kritikis la palestinan flankon pri iliaj provokaj agoj, asertante, ke Israelo klopodas kvietigi tiean perforton kaj severe punos tiujn, kiuj ĵetis ŝtonojn kaj brulbotelojn.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, ĵaŭde publikigis deklaron pere de sia proparolanto. Li kondamnis per plej fortaj vortoj ŝtatrenverson en Burkino kaj postulis rekomenci politikan transiron.

Ban diris, ke li refoje postulas tuj liberigi ĉiujn burkinajn ŝtatfunkciulojn kaj rekomenci politikan transiron laŭ konstitucio kaj transira ĉarto de la lando. Li montris, ke la lanĉintoj de la ŝtatrenverso devas esti submetitaj al enketo.

La prezidenta gardistaro de la okcident-afrika lando Burkino merkrede retenis transirajn prezidenton kaj ĉefministron. En la sekva tago ili deklaris transpreni la regpotencon, eksigi la transiran prezidenton, malorganizi la transiran registaron kaj plenumi noktan elirmalpermeson en la tuta lando.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, ĵaŭde diris, ke laŭ prognozo, 154 ŝtataj estroj aŭ registaraj ĉefoj kaj 30 ministroj partoprenos en la pintkunveno de UN pri daŭripova evoluado.

La pintkunveno okazos de la 25a ĝis la 27a de septembro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, kaj diverslandaj gvidantoj oficiale adoptos tagordon de daŭripova evoluado post 2015.

Ĉina konstanta delegito al UN Liu Jieyi ĵaŭde diris, ke estas peza kaj malfacila la ekonomia kaj socia rekonstruado kaj evoluigo de Afganio, kaj necesas ne nur kontinua penado de ĉiuj afganaj rondoj, sed ankaŭ helpado kaj subtenado de la internacia komunumo sur la bazo de respekto al suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Afganio.

Liu diris, ke Ĉinio volas kune kun koncernaj flankoj ludi konstrueman rolon por interpacigo de Afganio.

Finiĝis la novaĵoj!