Gvidantoj de pli ol 150 landoj ĉeestos pintkunvenon de UN pri disvolvo
  2015-09-18 12:46:20  Ĝoja
Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, ĵaŭde diris, ke laŭ prognozo, 154 ŝtataj estroj aŭ registaraj ĉefoj kaj 30 ministroj partoprenos en la pintkunveno de UN pri daŭrpova evoluado.

La pintkunveno okazos de la 25a ĝis la 27a de septembro en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, kaj diverslandaj gvidantoj oficiale adoptos tagordon de daŭrpova evoluado post 2015.