EU alvokas kunlaboron de Hungario
  2015-09-18 13:14:57  Ĝoja
Dimitris Avramopoulos, membro de Komisiono de Eŭropa Unio pri migrado, internaj aferoj kaj civilaj aferoj, alvokis ĵaŭde en Budapesto, ke Hungario kunlaboru plu kun EU por trovi komunan kaj ĝisfundan solvon de la nuna krizo de rifuĝintoj.

Tiutage Avramopoulos konsiliĝis kun membroj de la hungara registaro pri la krizo. Sekve li diris en komuna gazetara konferenco kun hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco Peter Szijjarto kaj hungara ministro pri internaj aferoj Pinter Sandor, ke konstruado de muro ĉe landlimo estas portempa rimedo nur por konduki rifuĝintojn al alia direkto. Avramopoulos diris, ke ĉiu eŭropa lando travivas plej malfacilan tempon, kaj ne estas solvo transigi problemon al alia lando.

Szijjarto diris, se efika rimedo ne estus trovita, la nuna krizo ne povos esti solvita. Li diris ankaŭ, ke malgraŭ ia ajn kritiko Hungario ne permesos eniron kaj transiton de radikaluloj.

Pinter diris, ke Hungario pretas kunlabori kun EU, ĉar unuopa lando ne povas solvi la nunan problemon, kaj oni bezonas trovi komunan solvon.