Eŭropa Parlamento aprobis planon por deloakdo de 12 mil rifuĝintoj
  2015-09-18 13:35:48  Ĝoja

Eŭropa Parlamento ĵaŭde aprobis per urĝa voĉdono planon, prezentitan de Komisiono de EU pri delokado de 12 mil rifuĝintoj.

Laŭ la plano, 12 mil rifuĝintoj, kiuj eniris en Italion, Grekion kaj Hungarion, estos laŭ deviga kvoto akceptitaj de membroŝtatoj de Eŭropa Unio, kaj tiuj membroŝtatoj ricevos 6 mil eŭrojn da subvencio por ĉiu rifuĝinto. Tiu, kiu ne povas akcepti rifuĝintojn, eble estos postulata pagi al EU kompenson, maksimume 0.002% de la enlanda produkto de tiu lando.