Ban Ki-moon forte kondamnis ŝtatrenverson en Burkino
  2015-09-18 13:52:56  Ĝoja

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, ĵaŭde publikigis deklaron pere de sia proparolanto. Li kondamnis per plej fortaj vortoj ŝtatrenverson en Burkino kaj postulis rekomenci politikan transiron.

Ban diris, ke li refoje postulas tuj liberigi ĉiujn burkinajn ŝtatfunkciulojn kaj rekomenci politikan transiron laŭ konstitucio kaj transira ĉarto de la lando. Li montris, ke la lanĉintoj de la ŝtatrenverso devas esti submetitaj al enekto.

La prezidenta gardistaro de la okcident-afrika lando Burkino merkrede retenis transirajn prezidenton kaj ĉefministron. En la sekva tago ili deklaris transpreni la regpotencon, eksigi la transiran prezidenton, malorganizi la transiran registaron kaj plenumi noktan elirmalpermeson en la tuta lando.