Ĉinio alvokas internacian komunumon helpi kaj subteni Afganion
  2015-09-18 14:06:47  Ĝoja

Ĉina konstanta delegito al UN Liu Jieyi ĵaŭde diris, ke estas peza kaj malfacila la ekonomia kaj socia rekonstruado kaj evoluigo de Afganio, kaj necesas ne nur kontinua penado de ĉiuj afganaj rondoj, sed ankaŭ helpado kaj subtenado de la internacia komunumo sur la bazo de respekto al suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Afganio.

Liu diris, ke Ĉinio volas kune kun koncernaj flankoj ludi konstrueman rolon por interpacigo de Afganio.