Speciala sendito de UN mediacias por solvado de siria krizo
  2015-09-18 14:33:52  Ĝoja

Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri Sirio, ĵaŭde iris al Damasko por interparolo kun siria ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem, por solvi la sirian krizon.

Laŭ siria novaĵ-agentejo, ili diskutis pri starigo de 4 laborgrupoj konsistantaj el registaraj funkciuloj kaj opoziciuloj, kiuj respondecos pri politika transiro. Muallem diris, ke la siria registaro opinias, ke nun la batalo kontraŭ terorismo estas pli grava ol politika solvado de la krizo.

Proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris tiutage en gazetara konferenco en Moskvo, se Usono petus, Rusio volonte per milita kanalo liveros al ĝi iun ajn mesaĝon pri helpoj al Sirio. Ŝi reasertis, ke Rusio kaj Sirio kunlaboros plu en kampoj, inkluzive de militafero

Ankaŭ rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris al amaskomunikiloj, ke oni ne havas kialon eviti kunlaboron kun Sirio en la batalo kontraŭ terorismo.