Malfermiĝis 12a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL
  2015-09-18 14:42:31  Ĝoja

La ĉina Komerca Ministerio informis, ke vendrede en la urbo Nanning malfermiĝis la 12a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la pinkunveno de la Asocio pri komerco kaj investo. Entute 2 207 entreprenoj partoprenas en la ekspozicio kun 4 600 standoj. Dume okazos ankaŭ 27 altnivelaj forumoj pri konstruado de la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento kaj aliaj temoj.