Sekureca Konsilio de UN alvokas mildigon de situacio en Jerusalemo
  2015-09-18 15:32:57  Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde vespere publikigis gazetaran deklaron, esprimante maltranvilon pri akriĝo de konflikto lastatempe ĉe la sanktejo en la malnova urbo de Jerusalemo, kaj urĝante Palestinon kaj Israelon kune klopodi por mildigi la situacion.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio alvokas ĉiujn partiojn sin deteni, eviti provokajn agojn kaj parolojn, kaj konservi la ekzistantan staton de la sanktejo en la malnova urbo de Jerusalemo ne nur per vortoj, sed ankaŭ per agoj.