Netanyahu promesas konservi ekzistantan staton de Templo-Monto
  2015-09-18 15:53:39  Yu Rongkang

Israela ĉefministrio Benjamin Netanyahu ĵaŭde nokte telefone konversaciis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, promesante, ke Israelo strikte konservos la ekzistantan staton de Templo-Monto.

Deklaro publikigita de la oficejo de israela ĉefministro diris, ke Netanyahu raportis al Ban la situacion ĉe Templo-Monto. Li kritikis la palestinan flankon pri iliaj provokaj agoj, asertante, ke Israelo klopodas kvietigi tiean perforton kaj severe punos tiujn, kiuj ĵetis ŝtonojn kaj brulbotelojn.