Pakistana armeo malsukcesigis teroristan atakon al aerbazo
  2015-09-18 19:16:33  Yu Rongkang

Almenaŭ ok membroj de la Tehrik-e-Talibana Pakistano estis mortigitaj kaj dek sekurecaj stabanoj vunditaj vendrede matene en atako al bazo de la pakistana aerarmeo proksime al Peŝavaro, ĉefurbo de la nordokcidenta provinco.

Proparolanto de la pakistana armeo generalmajoro Asim Bajwa diris, ke dek radikaluloj sturmis la bazon en la urbeto Badhaber, je pli ol 6 kilometroj sude de Peŝavaro kaj proksime al la triba regiono Khyber.

Ankaŭ almenaŭ dek armeanoj, inkluzive de du oficiroj, estis vunditaj dum la batalo kaj estis senditaj al la Kombinita Milita Hospitalo por kuracado.

La atakintoj venis de la malantaŭa flanko de la bazo kaj atakis la gardistan ĉambron ĉirkaŭ la 6a matene.

Laŭ Bajwa, la rapid-reaga trupo de la pakistana armeo reagi ĝustatempe kaj retenis la teroristojn ĉirkaŭ la gardista ĉambro. Li diris, ke la rapid-reaga trupo atingis la okazejon, ĉirkaŭis kaj izolis ilin.

Lokaj amaskomunikiloj diris, ke la Tehrik-e-Talibana Pakistano deklaris respondecon por la atako.