Nord-Koreio: Pafi sateliton estas simbolo de suverena rajto
  2015-09-19 16:43:42  Xiong Linping

La 18an de septembro la nordkorea centra informagentejo publikigis komentarion, reasertante, ke pafi sateliton estas la suverena rajtoj de Nord-Koreio.

La komentario diras, ke satelito simbolas la neflekseblan spiriton, senliman forton por marŝi al potenco kaj prospero, kaj suverena rajto de Nord-Koreio; la usonaj kaj sudkoreaj konservativaj fortoj traktis la vortojn antaŭnelonge eldiritajn de la nordkorea nacia agentejo por kosma ekspluatado kaj de la nordkorea atomenergia instituto kiel donadon de ruĝa lampo al la rilatoj inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio kaj kiel stariĝon kontraŭ la internacia komunumo. La komentario emfazas, ke pace profiti kosman spacon estas universala rajto de ĉiuj membroj de UN; kaj surbaze de sia nacia forto kaj teknologio pafi artefairtan sateliton estas la suverena rajto de Nord-Koreio.