Pakistana aerbazo estis serioze atakita
  2015-09-19 16:43:42  Xiong Linping

La 18an de septembro okazis gazetara konferenco en la urbo Peshawar, kiu situas en la nordokcienta parto de Pakistano. Dum la konferenco Asim Bajwa, informisto de la novaĵagentejo de la pakistanaj tri armeoj, diris, ke tiun antaŭtagmezon aera bazo estis atakita, kaj pro tio mortis kvardek du homoj.

Bajwa informis, ke je mateniĝo dek tri personoj armitaj en kvazaŭmilitaj kostumoj, de du lokoj, faris atakon al la aera bazo, kaj poste, rapidaj trupoj fulme atingis la lokon kaj retenis tiujn kvazaŭmilitistojn ĉirkaŭ gardejo. Post kelkaj horoj da arda interbatalo, la dek tri armitaj elementoj ĉiuj estis pafmortigitaj. En tiu ĉi atako mortis dudek naŭ sekurigantoj, kaj krome, dudek naŭ sekurigantoj vundiĝis kaj estis senditaj al hospitalo apude.