EU ne povos fermi landlimon
  2015-09-19 17:10:19  Xiong Linping

Fronte al la persista invado de amasaj rifuĝintoj, la 18an de septembro Jean Asselborn, eksterafera ministro de Luksemburgio, oficanta prezianto de Eŭropa Unio (EU), diris, ke al rifuĝintoj EU ne povos fermi landlimon. Sed Hungario tiutage komencis konstrui muron ĉe la landlimo inter si kaj Kroatio, dum Kroatio fermis sep landlimajn trapasejojn ĉe la landlimo al Serbio, por malhelpi grandmezuran eniradon de rifuĝintoj el najbaroj.

En tiutaga gazetara konferenco Asselborn, vizitanta en Turkio, diris, ke la ŝtatoj-membroj de EU devus ricevi rifuĝintojn en justa maniero, alie ne eblus esti superita la problemo. Li diris, ke EU nun pretigas monhelpon por siriaj rifuĝintoj kiuj restis en Tiurkio.