Internacia komunumo kritikas novan sekurecan leĝprojekton de Japanio
  2015-09-20 16:14:52  Xiong Linping

La 19an de septembro la japana reganta koalicio, dank' al sia avantaĝo de sidlokoj en la parlamento, trude pervoĉdone adoptis en la plena sesio de la senato sekurecan leĝprojekton. La agado de Abe-potenco, spita al la enlanda publikopinio, tretanta la pacan konstitucion, minacanta la sekurecon de la regiono, vekis fortan kritikadon el Japanio mem kaj la internacia komunumo.

La japana ĵurnalo Asahi Shimbun faris komenton. Ĝi diris, ke la kontrolado de la parlamento pri la sekureca leĝprojekto restis multe malpli sufiĉa, la ĉefa respondeco kuŝas en la reganta partio. Protekti kaj defendi la konstitucion estas devo de ĉiu parlamentano, leĝofaro kontraŭ la konstitucio estas ekstreme absurda. Abe-potenco, ĝi pensas, kiu gajnis la plimulton de sidlokoj, povus fari, kion ĝi volas. Tiu penso estas miskompreno pri demokratiismo kaj provoko kontraŭ konstituciismo.

Lee Jang-woo, proparolanto de la sudkorea reganta partio Saenuri, diris, ke la faro, trude aprobi la sekurecan leĝprojekton, malkovris la realan intencon de Abe-potenco, tigre rigardi hegemonion super Azio. En tia okazo, ke okdek-procentaj japanaj civitanoj protestis kontraŭ la aprobo, Abe-potenco trude puŝis la parlamenton al la aprobo de la nova sekureca leĝprojekto, kio vekis enorman zorgadon de multaj civitanoj el landoj en nordorienta Azio pri reviviĝo de la japana militarismo.