AIIB unuavice direktos sin al Azio
  2015-09-20 16:14:52  Xiong Linping

La 19an de septembro Jin Liqun, kandidato por direktoro de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), en Singapuro diris, ke AIIB enkorpigas bonan kunlaboron de ŝtataj kaj individuaj entreprenoj, kaj ĝi strebos enkonduki pli da individuaj entreprenoj en infrastrukturajn kaj investajn kampojn en Azio.

Jin Liqun esprimis tion en la gazetara konferenco post la dutaga singapura pintkonferenco, kiun li ĉeestis. Li diris, ke AIIB ludos rolon de platformo, kaj lasos al individuaj entreprenoj malpli zorge partopreni en regiona ekspluatado kaj investado.

Jin Liqun invitis, ke individuaj institucioj el ĉiuj lokoj de la mondo aliĝu al infrastrukturo kaj investo. Li reasertis, ke la riĉfonto de AIIB unuavice direktos sin al Azio, precipe al tiuj aziaj landoj, kiuj enspezas malpli multe.