Hong Lei diris, ke Ĉinio kondamnas la teruran atakon, kiu okazis en Peshawar, Pakistano, kaj kaŭzis, ke multaj homoj mortis kaj vundiĝis; kaj Ĉinio esprimas konsolon al la familianoj de la viktimoj. Ĉinio subtenas, ke Pakistano firme batalas kontraŭ terorismo, kaj kredas, ke la pakistana registaro kaj armeo havas kapablon teni la landon sekura kaj stabila.