Usono kaj Britio havas malsaman opinion pri partopreno de Rusio en batalo kontraŭ IŜ
  2015-09-20 17:09:40  Xiong Linping

La 19an de septembro la brita eksterafera ministro Phillp Hammond en Londono intervidiĝis kun la usona ŝtata sekretario Hohn Kerry, alvizitanta al Britio, la du kolegoj diskutis ĉefe pri la partopreno de Rusono en batalo kontraŭ "Islama Ŝtato (IŜ)", sed ili havis evidentan malakordon.

Hammond diris, ke pro la interveno de Rusio la siria situacio fariĝis eĉ pli komplika. Li opiniis, ke Britio kaj Usono devas interkonsiliĝi pri humana krizo, rifuĝintoj kaj batalo kontraŭ "Islama Ŝtato". La brita registaro antaŭ nelonge konstatis, ke se necesos fari aeratakon en Sirio, la brita parlamento voĉdonos por decidi.

John Kerry diris, ke usona kaj rusa nacidefendaj ministroj jam faris telefonan diskuton pri kiel batali kontraŭ "Islama Ŝtato", kaj Usono bonvenigis, ke Rusio partoprenu en batalo kontraŭ "Islama Ŝtato". Li diris ankaŭ, ke Usono jam estas preta por fari intertraktadon pri la siria problemo.