Egipta nova kabineto faris ĵuron por enoficiĝo
  2015-09-20 17:33:18  Xiong Linping

Laŭ raporto de la egipta oficiala informagentejo Middle East Society en la 19a de septembro, la nova kabineto gvidata de Sherif Ismail, kiu estis egipta petrolministro, tiutage diris ĵuron antaŭ la prezidento Sisi.

Laŭraporte, krom ĉefministro, la nova kabineto inkluzivas tridek tri ministrojn, inter kiuj 16 estas novaj, kaj 17 malnovaj.

En la 12a de septembro, pro la skandalo de agrikultura ministro ĉe korupto, la eksa ĉefministro Mahlab devigite prezentis demision al Sisi, kaj poste Sisi ordonis organizi novan kabineton en unu semajno.