Refoje okazis ŝiprenversiĝo en maro de Turkio kaj Grekio
  2015-09-21 12:37:06  Xiong Shan

En la 20a de septembro laŭ la loka tempo ŝipo kun rifuĝintoj veturanta al la greka insulo Lesvos renversiĝis en la maro proksima al la turka haveno Canakkale, kaj mortis 13 homoj, inkluzive de 4 infanoj. La turka marborda gvardistaro informis, ke tiutage alia ŝipo pereis proksime al la bordo de la insulo Lesvos kaj almenaŭ 26 homoj malaperis.

La Brita Brodkasta Kompanio diris, ke irakaj, siriaj kaj afganaj rifuĝintoj ofte eniras Eŭropon tra insuloj inter Turkio kaj Grekio, tamen tiu vojo estas tre danĝera kaj ofte okazas akcidentoj.