Ĝenerala direktoro de IAEA vizitis Iranon
  2015-09-21 12:47:15  Xiong Shan

Ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo Yukiya Amano dimanĉe atingis Tehranon por laborvizito. Li diskutis kun la irana flanko pri fortigo de la duflanka kunlaboro.

Tiutage Amano gvidis kvar-membran delegacion al Tehrano por unu-taga vizito. Dum la vizito li interparolis kun irana prezidento Hassan Rouhani, ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif kaj aliaj altranguloj.