Francio alvokas diversajn landojn juste dividi rifuĝintojn
  2015-09-21 13:00:35  Xiong Shan

Franca ĉefministro Manuel Valls dimanĉe alvokis Eŭropan Union ellabori planon por juste dividi kaj deloki rifuĝintojn.

Tiutage ŝipo kun rifuĝintoj renverŝiĝis en la Egea Maro inter Grekio kaj Turkio. Vizaĝe al la senorda enfluo de granda nombro da rifuĝintoj kaj diferencaj starpunktoj inter la membrolandoj de Eŭropa Unio, Valls alvokis Eŭropan Union ellabori planon por justa divido kaj delokado de rifuĝintoj laŭ la kapablo de ĉiuj membrolandoj.