Novaĵoj (Septembro 21)
  2015-09-21 16:54:25  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, keprezidanto Xi Jinping kondolencas Ĉilion pro forta tertremo; Li Keqiang urĝas antaŭenpuŝi reformadon de ŝtataj entreprenoj.Nun bonvole aŭskultu novaĵojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis kondolencan mesaĝon al sia ĉilia paralelulo Michelle Bachelet pro la forta tertremo, kiu skuis la sudamerikan landon merkrede de la lasta semajno. En la mesaĝo Xi diris, ke li estis skuita de la novaĵo de la katastrofo, kiu kaŭzis grandan perdon de homaj vivoj kaj gravan damaĝon de posedaĵoj. Li diris, "Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en mia propra nomo, mi tiamaniere funebras pri la viktimoj kaj esprimas elkoran simpation al familianoj de la mortintoj kaj al la vunditoj." Li esprimis sian kredon, ke sub la gvidado de Bachelet kaj la ĉilia registaro, la ĉilia popolo certe venkos sekvojn de la katastrofo kaj rekonstruos sian hejmlandon. Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede okazigis kunsidon por profundigi reformadon kaj disvolvon de la ŝtataj entreprenoj. Li Keqiang diris, ke la ŝtataj entreprenoj estas gravaj materiaj kaj politikaj bazoj de la disvolvado de la partio kaj ŝtato kaj faras grandan kontribuon por antaŭenpuŝi disvolviĝon, plibonigi popolan vivtenon kaj altigi ŝtatan sintezan forton, tamen ekzistas problemoj. Oni devas konscii la gravecon kaj urĝecon de la disvolvado kaj reformado de la ŝtataj entreprenoj, precize kapti kaj konscience plenumi koncernajn aranĝojn de la Centra Komitato de la Partio kaj la Ŝtata Konsilio, persisti en la direkto de la reformado kaj disvolvado de socialisma merkata ekonomio, plenforte antaŭenpuŝi la reformadon de la ŝtataj entreprenoj kaj plibonigi la administran sistemon de ŝtataj posedaĵoj, la sistemon de modernaj entreprenoj kaj la merkatan sistemon. Dimanĉe en la Kultura Palaco de Naciecoj en Pekino malfermiĝis ekspozicio de atingoj akiritaj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la pasintaj 60 jaroj. Ekspoziciita estas ankaŭ brodita ŝildo, dediĉita de du ujguraj knabinoj al prezidanto Xi Jinping. La ekspozicio estis organizita por festi la 60an datrevenon de la fondo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Pli ol 700 bildoj, 200 objektoj kaj 40 grafikaĵoj spegulas gravajn atingojn akiritajn de la aŭtonoma regiono en la kampoj de ekonomio, kulturo, socio, ekologia medio kaj konstruado de la partio. La japana ĵurnalo Asahi Shimbun lunde publikigis rezulton de opinisondo, ke 51% da japanaj civitanoj oponas la sekureccajn leĝprojektojn. La rezulto de la opinisondo farita de Asahi Shimbun en sabato kaj dimanĉo montris, ke 51% da vizititoj oponas la sekurecajn leĝprojektojn, kaj 67% da ili opinias, ke la adopto de la leĝprojektoj fare de la Senato per deviga voĉdono estas neakceptebla. Sabate la japana Senato adoptis la leĝprojektojn per deviga voĉdono.Tio vekis kritikojn de japanaj ĉefaj amaskomunikiloj kaj fortan oponon de japanaj civitanoj. Franca ĉefministro Manuel Valls dimanĉe alvokis Eŭropan Union ellabori planon por juste dividi kaj deloki rifuĝintojn. Tiutage ŝipo kun rifuĝintoj renverŝiĝis en la Egea Maro inter Grekio kaj Turkio. Vizaĝe al la senorda enfluo de granda nombro da rifuĝintoj kaj diferencaj starpunktoj inter la membrolandoj de Eŭropa Unio, Valls alvokis Eŭropan Union ellabori planon por justa divido kaj delokado de rifuĝintoj laŭ la kapablo de ĉiuj membrolandoj. En la 20a de septembro laŭ la loka tempo ŝipo kun rifuĝintoj veturanta al la greka insulo Lesvos renversiĝis en la maro proksima al la turka haveno Canakkale, kaj mortis 13 homoj, inkluzive de 4 infanoj. La turka marborda gvardistaro informis, ke tiutage alia ŝipo pereis proksime al la bordo de la insulo Lesvos kaj almenaŭ 26 homoj malaperis. La Brita Brodkasta Kompanio diris, ke irakaj, siriaj kaj afganaj rifuĝintoj ofte eniras Eŭropon tra insuloj inter Turkio kaj Grekio, tamen tiu vojo estas tre danĝera kaj ofte okazas akcidentoj. Usona ŝtatsekretario John Kerry diris post interparolo kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier dimanĉe en Berlino, ke Usono volas akcepti 15 mil rifuĝintojn pli el diversaj lokoj de la mondo en la financa jaro 2016, kaj tiel la totala nombro de rifuĝintoj akceptitaj de Usono atingos 85 mlojn en tiu jaro, kaj 100 milojn en 2017. Usono estis vaste kulpigita pri la tajdo de rifuĝintoj en Eŭropo. La 10an de septembro, proparolanto de la Blanka Domo diris, ke prezidento Barack Obama petis la usonan registaron malfermi la pordon de Usono al 10 mil siriaj rifuĝintoj en la financa jaro 2016. Tamen tiu nombro estas multe malpli granda ol la postulata de internaciaj organizoj. Kerry diris, ke Usono ne povas akcepti pli da rifuĝintoj laŭ la postulo de diversaj partioj, ĉar post la "terorista atako de la 11a de septembro" Usono severigis la sekurecan kontrolon al rifuĝintoj, kaj tiel pliiĝis la kosto de akcepto de rifuĝintoj, tamen la Kongreso asignis neniom da mono por akcepto de pli da rifuĝontoj, tial la usona registaro povas fari nur aferojn finance elteneblajn en mallonga periodo. Li diris, ke la registaro konsiliĝos kun la Kongreso por akcepti pli da rifuĝintoj sub la premiso de ŝtata sekureco. Laŭ unua rezulto publikigita de la greka Ministerio de Internaj Aferoj dimanĉe vespere, la radikala maldekstra partio SYRIZA venkis en tiutaga parlamenta elektado, kaj la Nova Demokratia Partio okupis la duan lokon. Ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo Yukiya Amano dimanĉe atingis Tehranon por laborvizito. Li diskutis kun la irana flanko pri fortigo de la duflanka kunlaboro. Tiutage Amano gvidis kvar-membran delegacion al Tehrano por unu-taga vizito. Dum la vizito li interparolis kun irana prezidento Hassan Rouhani, ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif kaj aliaj altranguloj. Nepala prezidento Ram Baran Yadav dimanĉe vespere anoncis promulgon de nova konstitucio. La provizora konstitucio publikigita antaŭ ok jaroj estis abolita. Yadav diris, ke la nepala popolo tiutage realigis kelkdek-jaran revon redakti novan konstitucion en demokratia maniero. Li esperis, ke la sistemo de demokratia respubliko kaj proporcia reprezentado, difinita en la konstitucio estos disvolvita por certigi politikan stabilecon kaj konduki la landon al ekonomia kaj socia prospero. Subash Nemwang, prezidanto de la Konstitucianta Asembleo, poste anoncis, ke la asembleo estas eksigita, kaj parlamento ludos la rolon anstataŭ ĝi. Laŭ nova konstitucio, la parlamento elektos prezidenton, vicprezidenton, ĉefministron, parlamentajn prezidanton kaj vicprezidanton ene de unu monato. En la fino de septembro gvidantoj de diversaj landoj kolektiĝos en la stabejo de UN en Nov-Jorko por la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.Tiu Ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la fondo de UN, kaj dum la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN okazos speciala pintkunveno.Dume estos adoptita la tagordo de daŭripova disvolvado por la periodo post 2015. Tial la pintkunveno havas la signifon de mejloŝtono. Raportistoj de diversaj landoj jam komencis sin prepari por raportado de la kunveno. Isabelle Broyer, funkciulo de la gazetara departemento de UN, diris dum intervjuo, ke ĉi-jare la Ĝenerala Asembleo okazigos ĝeneralan debaton de la 28a de septembro ĝis la 6a de oktobro. La granda skalo kaj alta nivelo estas senprecedencaj, kaj ĝi certe altiros multajn amaskomunikilojn. Ŝi atentigis, ke ĵurnalistoj devas observi regulojn de UN por bone plenumi la taskon de raportado. Finiĝis la novaĵoj!