Renkontiĝo de Xi Jinping kaj Obama ebligos antaŭenigi kunlaboron de la du landoj
  2015-09-21 17:36:06  Xiong Linping

Antaŭ nelonge Kenneth Lieberthal, usona fama fakulo pri problemoj de Ĉinio kaj altranga esploristo de la instituto Brookings, akceptis specialan intervjuadon de raportisto. Tiam li diris, ke la baldaŭa renkontiĝo far la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la usona prezidento Obama espereble konstruive antaŭenigos dulandan kunlaboron kaj akiros pozitivajn atingojn.

Kenneth Lieberthal asertis, ke por kune reagi al gravaj problemoj regionaj kaj internaciaj, Ĉinio kaj Usono nun estas agordantaj rilatojn unu kun la aliaj kaj kun siaj partneroj; la renkontiĝo de la du ŝtatestroj alportos al ili ŝancon profunde diskuti pri iuj problemoj, kio estas grava por la dulandaj rilatoj. Li esperis, ke la renkontiĝo komunikos al dulandaj civitanoj tian informon: kvankam ekzistas inter Ĉinio kaj Usono iom da malakordo kaj konflikto, tamen, por komunaj interesoj kaj tutmondaj interesoj, la du landoj devas teni kunlaboron kaj regi malakordon. Li deziris, ke tiu ĉi vizito sukcesu.