Pli ol duono da japananoj oponas sekurecajn leĝprojektojn
  2015-09-21 15:31:34  Yu Rongkang

La japana ĵurnalo Asahi Shimbun lunde publikigis rezulton de opinisondo, ke 51% da japanaj civitanoj oponas la sekureccajn leĝprojektojn.

La rezulto de la opinisondo farita de Asahi Shimbun en sabato kaj dimanĉo montris, ke 51% da vizititoj oponas la sekurecajn leĝprojektojn, kaj 67% da ili opinias, ke la adopto de la leĝprojektoj fare de la Senato per deviga voĉdono estas neakceptebla.

Sabate la japana Senato adoptis la leĝprojektojn per deviga voĉdono. Tio vekis kritikojn de japanaj ĉefaj amaskomunikiloj kaj fortan oponon de japanaj civitanoj.