Nepalo promulgis novan konstitucion
  2015-09-21 15:31:34  Yu Rongkang

Nepala prezidento Ram Baran Yadav dimanĉe vespere anoncis promulgon de nova konstitucio. La provizora konstitucio publikigita antaŭ ok jaroj estis abolita.

Yadav diris, ke la nepala popolo tiutage realigis kelkdek-jaran revon redakti novan konstitucion en demokratia maniero. Li esperis, ke la sistemo de demokratia respubliko kaj proporcia reprezentado, difinita en la konstitucio estos disvolvita por certigi politikan stabilecon kaj konduki la landon al ekonomia kaj socia prospero.

Subash Nemwang, prezidanto de la Konstitucianta Asembleo, poste anoncis, ke la asembleo estas eksigita, kaj parlamento ludos la rolon anstataŭ ĝi. Laŭ nova konstitucio, la parlamento elektos prezidenton, vicprezidenton, ĉefministron, parlamentajn prezidanton kaj vicprezidanton ene de unu monato.