Usono promesis akcepti 15 mil rifuĝintojn pli en venonta finaca jaro
  2015-09-21 15:34:40  Yu Rongkang

Usona ŝtatsekretario John Kerry diris post interparolo kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier dimanĉe en Berlino, ke Usono volas akcepti 15 mil rifuĝintojn pli el diversaj lokoj de la mondo en la financa jaro 2016, kaj tiel la totala nombro de rifuĝintoj akceptitaj de Usono atingos 85 mlojn en tiu jaro, kaj 100 milojn en 2017.

Usono estis vaste kulpigita pri la tajdo de rifuĝintoj en Eŭropo. La 10an de septembro, proparolanto de la Blanka Domo diris, ke prezidento Barack Obama petis la usonan registaron malfermi la pordon de Usono al 10 mil siriaj rifuĝintoj en la financa jaro 2016. Tamen tiu nombro estas multe malpli granda ol la postulata de internaciaj organizoj.

Kerry diris, ke Usono ne povas akcepti pli da rifuĝintoj laŭ la postulo de diversaj partioj, ĉar post la "terorista atako de la 11a de septembro" Usono severigis la sekurecan kontrolon al rifuĝintoj, kaj tiel pliiĝis la kosto de akcepto de rifuĝintoj, tamen la Kongreso asignis neniom da mono por akcepto de pli da rifuĝontoj, tial la usona registaro povas fari nur aferojn finance elteneblajn en mallonga periodo. Li diris, ke la registaro konsiliĝos kun la Kongreso por akcepti pli da rifuĝintoj sub la premiso de ŝtata sekureco.