Amaskomunikiloj fokusiĝos al 70a Ĝenerala Asembleo de UN
  2015-09-21 15:35:49  Yu Rongkang

En la fino de septembro gvidantoj de diversaj landoj kolektiĝos en la stabejo de UN en Nov-Jorko por la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Tiu Ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la fondo de UN, kaj dum la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN okazos speciala pintkunveno. Dume estos adoptita la tagordo de daŭripova disvolvado por la periodo post 2015. Tial la pintkunveno havas la signifon de mejloŝtono. Raportistoj de diversaj landoj jam komencis sin prepari por raportado de la kunveno.

Isabelle Broyer, funkciulo de la gazetara departemento de UN, diris dum intervjuo, ke ĉi-jare la Ĝenerala Asembleo okazigos ĝeneralan debaton de la 28a de septembro ĝis la 6a de oktobro. La granda skalo kaj alta nivelo estas senprecedencaj, kaj ĝi certe altiros multajn amaskomunikilojn. Ŝi atentigis, ke ĵurnalistoj devas observi regulojn de UN por bone plenumi la taskon de raportado.