Meti tutan esperon sur novtipajn grandlandajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono
  2015-09-22 12:31:48  Xiong Shan

En la momento, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping komencis la viziton al Usono, la ĉina Popola Ĵurnalo marde publikigis la artikolon "meti tutan esperon sur la novtipajn grandlandajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono". La artikolo diris, ke la vizito de prezidanto Xi al Usono estas grava por la estonteca direkto de la dulandaj rilatoj kaj la interesoj de la dulandaj popoloj kaj havas vastan influon al internacia kaj regiona situacio.