Alexis Tsipras enoficiĝis kiel greka ĉefministro
  2015-09-22 12:47:03  Xiong Shan

Alexis Tsipras, gvidanto de la greka radikala maldekstra partio SYRIZA, lunde vespere faris ĵuron en la momento de enoficiĝo kiel greka ĉefministro.

En la ceremonio de la enoficiĝo en prezidentejo Tsipras ĵuris "servi al leĝo, konstitucio kaj interesoj de la greka popolo".

Sub la vidado de Tsipras la greka radikala maldekstra partio SYRIZA gajnis 35.5% da voĉoj en la ĝenerala elektado kaj fariĝis la plej granda partio en la parlamento.