Somalia prezidentejo suferis aŭtobombon
  2015-09-22 13:07:38  Xiong Shan
Lunde la somalia prezidentejo en Mogadiŝo suferis aŭtobombon. Almenaŭ 9 homoj mortis kaj 14 aliaj vundiĝis.

Laŭ informoj, tiuvespere aŭto kun eksplodaĵo eksplodis ekster la prezidentejo. Mortis 9 homoj, inkluzive de 2 registaraj soldatoj kaj 3 fremdlandanoj, kaj 14 aliaj vundiĝis.