Novaĵoj (Septembro 22)
  2015-09-22 16:32:03  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de septembro, marde.Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj.Vi informiĝos pri tio, keprezidanto Xi Jinpingkomencis ŝtatan viziton al Usono;Ĉinio publikigis blankan libron pri seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping aviadile iris el Pekino por ŝtata vizito al Usono laŭ la invito de usona prezidento Barack Obama.Li ankaŭ ĉeestos pintkunvenojn de la 70a datreveno de UN en Nov-Jorko, invitite de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon.

En la momento, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping komencis la viziton al Usono, la ĉina Popola Ĵurnalo marde publikigis la artikolon "meti tutan esperon sur la novtipajn grandlandajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono". La artikolo diris, ke la vizito de prezidanto Xi al Usono estas grava por la estonteca direkto de la dulandaj rilatoj kaj la interesoj de la dulandaj popoloj kaj havas vastan influon al internacia kaj regiona situacio.

Ĉinio marde publikigis blankan libronpri seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj, amplekse eksplikantela landajn politikojn pri virinoj kaj senĉesajn klopodojn faritajn kaj rimedojnefektivigitajn tiurilate.

La blanka libro estas eldonita por festi la 20an datrevenon de la Kvara Monda Konferenco de UN pri Virinoj, kiu okazis en Pekino, kaj de la promulgo de la politiko de seksegaleco. La libro diris, ke seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj en Ĉinio ne nur montrasprogreson de la lando, sed ankaŭ konsistigas historiajn kontribuojnal la egaleco, evoluo kaj paco de la tuta mondo.

Kiel parto de la memorfesto, la organo de UN pri virinoj kaj Ĉinio kunokazigos altnivelan kunvenon de tutmondaj gvidantoj pri seksegaleco kaj rajtigo de virinoj en la stabejo de UN en la 27a de septembro, kiu estos prezidata de prezidanto Xi Jinping. Pli ol 70 tutmondaj gvidantojfaros konkretajn devontigojn kaj firmigos promesojnpor superponti breĉojn de seksegaleco.

La blanka libro diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la konstitucian principon de egaleco inter viroj kaj virinoj, kiu estas ankaŭ baza ŝtatpolitiko por akceli progreson en la lando kaj en socio.

Ĉinaj virinoj konsistigas kvinonon de laina loĝantaro de la mondo. En la pasintajjaroj Ĉinio laŭstadie plibonigissiajn leĝojn kaj regularojn, disvolvis publikajn politikojn, redaktis disvolvajn planojn kaj senhalte antaŭenpuŝis aferojn pri seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis Paperon de la Ĉina Starpunkto pri la 70a Datreveno de Unuiĝintaj Nacioj. La dokumento ĉiuflanke konigas la opiniojn de Ĉinio pri gravaj demandoj koncernaj al la 70a datreveno de UNkaj eksplikas starpunkton kaj proponojn de Ĉinio pri pintkunvenoj de la 70a datreveno de UN, la rolo de la Sekureca Konsilio de UN, la packonserva agado de UN, sekureco de publika sano, infanoj, eduko, rajtoj kaj interesoj de handikapuloj, klimata ŝanĝiĝo, terorismo, reta sekureco, homaj rajtoj, efiko kaj rendimento de la laboro de UN.

De la 26aĝis la 28a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos pintkunvenojn de la 70a datreveno de UN, inkluzive de ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de UN, disvolva pintkunveno, altnivela kunveno de tutmondaj gvidantoj pri seksegaleco kaj rajtigo de virinoj kaj rondtabla kunveno pri suda-suda kunlaboro.

La dokumento montras, ke UN estas rezulto de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj portas la ardan esperon de la mondaj popoloj pri paco kaj disvolvado. Surbaze de paco kaj sekureco, disvolvado kaj homaj rajtoj, UN kiel plej reprezentiva kaj aŭtoritata interregistara internacia organizo ludis neanstataŭigeblan rolon por akceli progreseman aferon de la homaro en la pasintaj 70 jaroj. La dokumento emfazas, ke la internacia komunumo devas preni la 70an datrevenon kiel gravan oportunon por retrorigardi la historion, defendi fruktojn de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, rigardi al la estonteco kaj frue realigi dezirojn priskribitajn en la Ĉarto de UN.

Alexis Tsipras, gvidanto de la greka radikala maldekstra partio SYRIZA, lunde vespere faris ĵuron en la momento de enoficiĝo kiel greka ĉefministro.

En la ceremonio de la enoficiĝo en prezidentejo Tsipras ĵuris "servi al leĝo, konstitucio kaj interesoj de la greka popolo".

Sub la gvidado de Tsipras la greka radikala maldekstra partio SYRIZA gajnis 35.5% da voĉoj en la ĝenerala elektado kaj fariĝis la plej granda partio en la parlamento.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lunde faris deklaron pere de sia proparolanto, alvokante, ke Eŭropa Unio atingu komunan projekton pri rifuĝintoj, konforman al internacia devo kaj la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Tiutage en regula gazetara konferenco, Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, diris, ke Ban esprimas maltrankvilon pri la senĉesa malboniĝo de la stato de rifuĝintoj kaj enmigrintoj en Eŭropo kaj alvokas ĉiujn eŭropajn landojn porti sian internacian devon.

Mogens Lykketoft, prezidanto de la 70a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, tiutage okazigis gazetaran konferencon en la stabejo de UN kaj alvokis la internacian komunumon liveri helpojn al la rifuĝintoj. Li diris, ke la landoj, influataj de rifuĝintoj, precipe la najbaroj de Sirio, devas akiri necesajn subtenojn.

Niĝeriaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke okazis kelkaj eksplodoj dimanĉe vespere en Maiduguri, ĉefurbo de la ŝtato Borno en nordorienta Niĝerio. La eksplodoj mortigis pli ol 50 homojn kaj vundis 90 aliajn.

La loka polico diris, ke la unua eksplodo okazis en moskeo, kiam homoj preĝis; la dua okazis en malgranda komerca kvartalo; kaj la tria okazis en ludejo. La vunditoj estis transportitaj al loka hospitalo por kuracado. La nombro de la mortintoj eble kreskos plu.

Neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon por la atakoj.Tamen raportoj diris, ke la ekstremisma grupo Boko Haram estas suspektata pri la atakoj.

La Sekureca Konsilio de UN lunde publikigis gazetaran deklaron, alvokante, ke Gvineo-Bisaŭo organizu novan registaron kiel eble plej rapide post la nomumo de nova ĉefministro kaj daŭrigu konstrueman dialogon inter ĉiuj rilataj partioj.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio rimarkis, ke en la 17a de septembro, Carlos Correia, unua vicprezidanto de la Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Verda Kabo, estis nomumita kiel nova ĉefministro, kaj tio estis grava paŝo farita de la lando por fini la politikan krizon ekde la mezo de aŭgusto.

La Sekureca Konsilio alvokas Gvineo-Bisaŭon organizi novan registaron surbaze de plena respekto al konstitucio.

Finiĝis la novaĵoj!