Ĉ. 2,5 milionoj da islamanoj en la mondo faras haĝon
  2015-09-22 19:44:41  Xiong Linping

La 22an de septembro komenciĝis haĝo, por kiu ĉirkaŭ 2,5 milionoj da islamanoj el ĉiuj lokoj de la mondo ariĝis en Mekko, Saud-Arabio.

Pro tio, ke en la kuranta jaro Saud-Arabio estis multfoje teroriste atakita de "Islama Ŝtato", kaj ke antaŭ nelonge okazis falo de granda gruo en la moskeo Mekko kaj kaŭzis morton de pli ol cent homoj, la saudaraba registaro treege atentas la sekurecon de la ĉi-jara pilgrimado. Nun aranĝitaj estas en la loko pilgrimata sekurecaj trupoj el ĉirkaŭ cent mil soldatoj, fajrobrigadoj el tri mil estingistoj, kaj preskaŭ kvin cent aŭtomobiloj por estingi fajron.