Eŭropa parlamento alvokis helpi mezorientajn landojn akcepti rifuĝintojn
  2015-09-22 20:14:48  Xiong Linping

Ĉiam pli ardas la problemo de rifuĝintoj. En la 21a de septembro Martin Schulz, prezidanto de la eŭropa parlamento alvokis Eŭropan Union mobilizi pli da monrimedoj por helpi Jordanion kaj aliajn landojn akcepti rifuĝintojn; Hungario aprobis reviziitan leĝoprojekton, kiu preskribas, ke en tia okazo, ke grandskala enmigrado provokaos krizon, nacidefendaj trupoj povas fari leĝordigon laŭ la polica regularo.

En tiu ĉi tago Schulz intervidiĝis kun franca prezidento Hollande en la franca prezidentejo. Post tio Schulz diris, ke la pintkonferenco de Eŭropa Unio okazonta la 23an eble povos mobilizi pli da monrimedoj por helpi al Jordanio, Libano kaj Turkion, kiuj estas ĉefaj landoj por akcepti siriajn rifuĝintojn. Li asertis, ke tia maniero povos eviti, ke granda nombro de rifuĝintoj foriru de sia lando pro malespero kaj inundu al Eŭropo.