Pli ol cent homojn mortigis seriaj eksplodoj en Niĝerio
  2015-09-22 20:24:07  Xiong Linping

La 21an de septembro niĝeria oficisto informis, ke la seriaj eksplodoj, kiuj okazis nordoriente en la lando, rezultigis morton de pli ol cent homoj, kaj krome, vundiĝon de cent kvindek. La eksplodoj, oni supozas, estis faritaj de la ekstrema organizaĵo Boko Haram.