Eksplodoj mortigis pli ol 50 homojn en nordorienta Niĝerio
  2015-09-22 15:22:39  Yu Rongkang

Niĝeriaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke okazis kelkaj eksplodoj dimanĉe vespere en Maiduguri, ĉefurbo de la ŝtato Borno en nordorienta Niĝerio. La eksplodoj mortigis pli ol 50 homojn kaj vundis 90 aliajn.

La loka polico diris, ke la unua eksplodo okazis en moskeo, kiam homoj preĝis; la dua okazis en malgranda komerca kvartalo; kaj la tria okazis en ludejo. La vunditoj estis transportitaj al loka hospitalo por kuracado. La nombro de la mortintoj eble kreskos plu.

Neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon por la atakoj. Tamen raportoj diris, ke la ekstremisma grupo Boko Haram estas suspektata pri la atakoj.