Sekureca Konsilio de UN urĝas Gvineo-Bisaŭon fondi novan registaron
  2015-09-22 15:22:39  Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN lunde publikigis gazetaran deklaron, alvokante, ke Gvineo-Bisaŭo organizu novan registaron kiel eble plej rapide post la nomumo de nova ĉefministro kaj daŭrigu konstrueman dialogon inter ĉiuj rilataj partioj.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio rimarkis, ke en la 17a de septembro, Carlos Correia, unua vicprezidanto de la Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Verda Kabo, estis nomumita kiel nova ĉefministro, kaj tio estis grava paŝo farita de la lando por fini la politikan krizon ekde la mezo de aŭgusto.

La Sekureca Konsilio alvokas Gvineo-Bisaŭon organizi novan registaron surbaze de plena respekto al konstitucio.