Novaĵoj (Septembro 23)
  2015-09-23 16:46:53  Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en ĉina-usona forumo de ŝtatestroj kaj provincestroj; ministroj pri internaj aferoj el la membroŝtatoj de EU adoptis planon pri delokado de 12 000 rifuĝintoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Seatlon por ŝtata vizito al Usono.

Je la 9a horo kaj 30 minutoj antaŭtagmeze laŭ la loka tempo, la speciala aviadilo de Xi Jinping atingis la flughavenon de Seatlo. Jay Inslee, vaŝingtonia ŝtatestro kaj reprezentanto de usona prezidento Barack Obama, kaj lia edzino kaj personoj el diversaj rondoj varme bonvenigis prezidanton Xi kaj lian edzinon Peng Liyuan.

Xi esprimis sinceran saluton kaj bondeziron al la usona popolo. Li montris, ke Ĉinio kaj Usono estas grandaj landoj, kaj ankaŭ la du popoloj estas grandaj. Post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj la duflankaj rilatoj travivis malfacilojn kaj profitigis la popolojn de la du landoj kaj la mondo. Nun la rilatoj estas pli intimaj pro komunaj interesoj de la du landoj, la kunlabora bazo estas pli firma kaj la kunordigo pri internaciaj kaj regionaj aferoj senĉese pliiĝas. Konstrui novtipajn rilatojn de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono kaj realigi reciprokan respekton kaj kungajnan kunlaboron sen konflikto kaj kontraŭstaro estas ĝenerala deziro de la du popoloj kaj la internacia komunumo. Li diris, ke lia vizito celas profundigi amikecon inter la du popoloj, disvolvi efikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la novtipajn rilatojn de grandaj landoj, kaj li atendas interŝanĝi opiniojn kun prezidento Obama pri la dulandaj rilatoj kaj internacia situacio kaj vaste kontakti personojn el diversaj rondoj por diskuti pri disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Marde en Seatlo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bankedon kunaranĝitan de la vaŝingtonia registaro kaj usonaj amikaj societoj. Li emfazis en sia parolado dum la bankedo, ke la ĉefa tasko por Ĉinio ankoraŭ estas evoluigo, kaj Ĉinio subtenos stabilan kaj rapidan kreskon de la ekonomio. Li akcentis, ke Ĉinio faros tutecan konsideron pri la ekonomia kresko, akcelos reformadon, reĝustigos la strukturon, plibonigos popolan vivtenon, antaŭzorgos riskojn kaj tenos la ekonomian kreskon sur mezrapida nivelo. Ĉinio sekvos la politikon de reformado kaj pord-malfermo kaj volas klopodi kun ĉiuj landoj por konstrui novan modelon de internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro kiel la kerno. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono devas persisti en ĝusta direkto de la konstruado de nova modelo de interrilato de grandaj landoj, ĝuste juĝi reciprokajn strategiajn intencojn, firme antaŭenpuŝi kungajnan kunlaboron, konvene kaj efike trakti kaj regi diverĝojn, vaste nutri amikecon inter la du popoloj kaj krei pli belan estontecon.

Marde en Seatlo ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en la 3a Ĉina-Usona Forumo de Ŝtatestroj kaj Provincestroj kun la temo "pura energio kaj ekonomia disvolvado".

Prezidanto Xi diris, ke la forumo, kiu fokusiĝas al la disvolvado de malaltkarbona ekonomio, konformas al la respondo de Ĉinio kaj Usono kaj la internacia komunumo al komunaj defioj. Li emfazis, ke kunlaboro inter lokaj registaroj ludas gravan rolon por la disvolvado de interŝtataj rilatoj, kaj rilatoj inter malsamaj landoj bezonas subtenon de popoloj kaj devas servi al popoloj. En la pasintaj pli ol 30 jaroj la ĉina-usonaj rilatoj disvolviĝis danke al subtenoj de lokaj registaroj kaj popoloj de la du landoj, kaj en la estonteco la rilatoj ankoraŭ bezonos subtenojn de lokaj registaroj kaj devas profitigi ilin. En la lastaj jaroj lokaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj de la du landoj rapide disvolviĝis. 43 paroj da ŝtat-provincoj kaj 200 paroj da urboj de la du landoj starigis ĝemelajn rilatojn inter si. Li proponis, ke la du flankoj bone utiligu oportunojn de Ĉinio kaj Usono kiel du grandaj ekonomioj, kune dividu politikan favorecon de reformado kaj disvolvado kaj ekspluatu potencialon de la loka kunlaboro.

Jerry Brown, estro de Kalifornio, diris, ke strikta kunlabo inter la du gravaj landoj Usono kaj Ĉinio utilas al la mondo, kaj li tre ĝojas, ke la du flankoj grandigas kunlaboron en disvolvado de malaltkarbona ekonomio kaj pura energio kaj atingos gravan konsenton pri tio en la forumo.

Ĉinio marde petis Aŭstralion observi sian promeson ne preni starpunkton rilate la disputojn pri la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris en regula gazetara konefrenco, "Ni esperas, ke Aŭstralio restos fidela al sia promeso ne preni flankojn pri demandoj koncernaj al disputoj pri suvereneco."

Iu raportisto diris, ke estas raporto, ke aŭstralia nova ĉefministro Malcolm Turnbull konsilis Ĉinion haltigi insulan konstruadon en la Suda Ĉina Maro.

Hong diris, ke la situacio en la Suda Ĉina Maro estas ĝenerale stabila. Ĉinio havas duflankan intertraktadon kun koncernataj landoj por solvi la disputojn kaj klopodas kun membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por protekti pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Hong diris, ke Ĉinio esperas, ke Aŭstralio respektos tiujn klopodojn kaj protektos regionan pacon kaj stabilecon per praktikaj agoj.

Marde en Bruselo la konferenco de ministroj pri internaj aferoj el la membroŝtatoj de EU adoptis planon pri delokado de 12 000 rifuĝintoj per plimulto malgraŭ la opono de Rumanio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario.

Finnlando sin detenis en la voĉdono. Informiĝinte pri la rezulto, Robert Fico, slovaka ĉefministro, diris, ke li neniel akceptos la novan kvoton, se li laboros sur la posteno de tiu ĉi ofico.

Marde en Parizo franca prezidento Francois Hollande kaj palestina prezidento Mahmoud Abbas alvokis mildigon de la situacio en la malnova urbo de Jerusalemo.

Hollande diris al raportistoj en komuna gazetara konferenco post renkontiĝo kun Abbas, ke li kaj Abbas alvokas, ke Israelo kaj Palestino mildigu la situacion, estu trankvilaj kaj observu principon. Li aldonis, ke dum la pintkunvenoj de UN Francio proponos establi internacian teamon por subteni la pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo, kaj al ĝi aliĝos ne nur la kvaropo Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio, Usono kaj Rusio, sed ankaŭ iuj arabaj landoj.

Abbas diris, ke la nuna situacio estas tre danĝera, kaj israela ĉefministro Benjamin Netanyahu devas bremsi la kaoson. La nuna situacio eble estigos ribelon de palestinanoj, se ĝi daŭros plu. Li akcentis, ke intertraktado estas la sola vojo al paco, kaj palestinanoj ĉiam alvokas repacigon.

Marde vespere, Olga Gerovasili, proparolanto de la greka registaro, deklaris la nomliston de la nova kabineto. Euclid Tsakalotos servos plu kiel financa ministro.

Yorgos Chouliarakis, kiu iam estis financa ministro de la transira registaro, estis nomumita kiel alternativa financa ministro. Dum la efektivigo de serio da reformaj kaj striktigaj rimedoj laŭ la 3-a helpa interkonsento Tsakalotos kaj Chouliarakis ludos gravan rolon.

Aliaj ŝlosilaj oficoj estas okupataj de antaŭa personaro.

Finiĝis la novaĵoj!